Hebrews 3

1Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso, Jesuon, 2kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaŭ Moseo en Lia domo. 3Ĉar ĉi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas ĝia stariginto. 4Ĉar ĉiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de ĉio estas Dio. 5Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestaĵo pri tio, kio estis parolota; 6sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero firmaj ĝis la fino. 7Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, 8Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto, 9Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn. 10Pro tio Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili ĉiam estas kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn; 11Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon. 12Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio; 13sed konsilu unu la alian ĉiutage, dum estas nomate hodiaŭ, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko; 14ĉar ni fariĝis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certiĝo ni tenos firma ĝis la fino; 15dum estas dirite: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo. 16Ĉar kiuj, aŭskultinte, indignigis? ĉu ne ĉiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo? 17Kaj kontraŭ kiuj Li indignis kvardek jarojn? ĉu ne kontraŭ la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto? 18Kaj al kiuj Li ĵuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj? 19Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.

Copyright information for Esperanto